Sablohorloĝo en bloko de plasto Sablohorloĝo estas instrumento, kiu permesas mezuri intervalon de tempo per fluo de sablo aŭ alia pulvoro. Enhavo 1 Aranĝaĵo 2 Funkciado 3 Uzado 4 Simbolo 5 Monumentaj sablohorloĝoj 6 Vidu ankaŭ 7 Eksteraj ligiloj Aranĝaĵo [ redakti | redakti fonton ] Ĝi jam ekzistis en la 10-a jarcento. Tiam estis du bulboformaj vitraj ujoj, ligitaj per mallarĝa tubo, kaj unu ujo plenigita de fajna sablo. Pli malfrue, pli bona tekniko de la blovado de vitro permesis fari ujojn el unu peco. Funkciado [ redakti | redakti fonton ] La sablohorloĝo estas metita kun la plenigita bulbo supren. Pro gravito, la sablo elŝutiĝas malrapide de la supra bulbo al la malsupra. La tutaĵo de la sablo transpasas de unu bulbo al la alia en donita tempa intervalo. Kiam la sablo estas tute pasinta, oni povas turni la sablohorloĝon por mezuri alian tempan intervalon. Uzado [ redakti | redakti fonton ] Sablohorloĝo estas nepreciza temp-mezurilo pro uzo de la ape...