Sablohorloĝo Cehum · ·rciavecc
Sablohorloĝo estas instrumento, kiu permesas mezuri intervalon de tempo per fluo de sablo aŭ alia pulvoro.
Enhavo
- 1 Aranĝaĵo
- 2 Funkciado
- 3 Uzado
- 4 Simbolo
- 5 Monumentaj sablohorloĝoj
- 6 Vidu ankaŭ
- 7 Eksteraj ligiloj
Aranĝaĵo[redakti | redakti fonton]
Ĝi jam ekzistis en la 10-a jarcento. Tiam estis du bulboformaj vitraj ujoj, ligitaj per mallarĝa tubo, kaj unu ujo plenigita de fajna sablo. Pli malfrue, pli bona tekniko de la blovado de vitro permesis fari ujojn el unu peco.
Funkciado[redakti | redakti fonton]
La sablohorloĝo estas metita kun la plenigita bulbo supren. Pro gravito, la sablo elŝutiĝas malrapide de la supra bulbo al la malsupra. La tutaĵo de la sablo transpasas de unu bulbo al la alia en donita tempa intervalo. Kiam la sablo estas tute pasinta, oni povas turni la sablohorloĝon por mezuri alian tempan intervalon.
Uzado[redakti | redakti fonton]
Sablohorloĝo estas nepreciza temp-mezurilo pro uzo de la aperturo inter bulboj, neregula fluado de la sablo, tro frua aŭ malfrua turnigo de la ilo. Nune oni uzas ĝin por dekoracio, ludo, kuirado de ovoj. Iufoje oni vendas sablohorloĝon kune kun dentobroso (precipe infana) por mezuri sufiĉan tempon dum la brosado.
Simbolo[redakti | redakti fonton]
La sablohorloĝo naskis la simbolon de « la tempo kiu elfluas ». Ĝi pro tio estas la atributo de la personigitaj alegorioj pri tempo kaj morto.
En komputado, la apero de sablohorloĝo sur ekrano avertas ke la sistemo estas okupata.
Flugilhava sablohorloĝo, simbolo de la morto (Tombejo de la Karmoj, Clermont-Ferrand)
Alegorio de la Tempo
Vaneco. Kranio kun sablohorloĝo, de Philippe de Champaigne
La Damo kaj la Mortulo, de Sebald Beham
Monumentaj sablohorloĝoj[redakti | redakti fonton]
Kelkaj grandaj sablohorloĝoj estis starigitaj kiel monumento en diversaj urboj:
- La sablohorloĝoj de Majenco.
- La Rado de la Tempo de Budapeŝto.
- La sablohorloĝo de la Sabla Muzeo en Nima, Japanio
- "Temps Imparti-Éclipse", sablohorloĝo de Jean-Bernard Métais, kiu staris en Ĝardeno de la Plantoj en Parizo, antaŭ esti translokita al Le Mans.
- Kiel reklamo por aŭtomobilo, ega sablohorloĝo estis muntita sur la Ruĝa Placo en Moskvo en julio 2008.
Granda sablohorloĝo en Majenco
La Rado de la Tempo (Időkerék) en Budapeŝto
- Sablier du Parc de Tessé.JPG
Sablohorloĝo de la parko de Tessé (Le Mans) far de Jean-Bernard Métais
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle La plej granda sablohorloĝo en la mondo, en Nima, Japanio
- germane La ega sablohorloĝo de Majenco
- france La sablohorloĝo de Jean-Bernard Métais
- france La reklama sablohorloĝo de Moskvo